Presnitz
Par Daniel le lundi, 14 novembre 2011, 22:10 - Usages de l’Espéranto - Lien permanent
Recepto eltirata el TEA, la revuo el Trieste
Triesta recepto Kristnaska
Pri la origino de tiu ĉi dolĉaĵo, ekzistas pluraj opinioj: iuj diras, ke deveno estas el Gorico (Gorizia), aliaj absolute el Aŭstrujo, aliaj el Slovenujo. Laŭ fama triesta kuiristo Cesare Fonda, tiu pri deveno el Aŭstrujo tute malveras, eventuala escepto estas en iuj lokoj de regionoj ĉelimaj. Plej probable ĝi originas el Slovenujo: presenec, diminutiva formo de presen (kruh), nome (pano) nefermentita. Fakte la kuko estas preparita per foli-pasto, kiu envolvas « kompaktan farcajon, formante kolbaseton », tiel ĝin priskiribis la fama triesta receptistino Fast, kiu interalie diras, ke el tiu kuko ekzistas pli ol mil versioj, ĉar ĉiu triesta familio faras « sian » specialan Presnitz. Konkludas tiel la klarigojn Cesare Fonda: "Tiu ĉi dolĉaĵo estas tute aŭtentika triesta", kiun li rekomendas surtabligi por la ĝojo de amikoj kaj familianoj, speciale dum festotagoj.
Ingrediencoj:
400 g da folipasto (aĉetita ĉe bakisto aŭ superfrostigita)
100 g da sukero
100 g da rosinoj, trempitaj en miksaĵo el decilitro da rumo kaj decilitro el iu dolĉa vino
100 g da pinsemoj
35 g da kanditaj cedrofruktaj kaj oranĝaj pecetoj
100 g da erigitaj juglandoj
duontaso da senŝeligitaj, erigitaj migdaloj
150 g da malfreŝa, raspita dolĉa pano (aŭ sama kvanto da sekaj biskvitoj)
unu glaseto da rumo miksita kun du glasetoj da dolĉa vino
Preparado
Kunmiksu ĉiujn ingrediencojn en taŭga ujo kaj aldonu la miksaĵon de rumo kaj dolĉa vino. Prenu la folipaston kaj ĝin etendu per pastorulo, donante al ĝi rektangulan formon, ĝis 2-3-milimetra diko. Surmetu la farcon, envolvu ĝin en la pasto, formante tiel longan kolbason: zorge surmetu la finan parton de la pasto sur la envolvaĵo, por ke la enhavo ne eliĝu. Fermu bone kaj bordojn kaj ekstremaĵojn. Metu ĝin en rondan, buterumitan bakujon aŭ ankaŭ sur bakpleto, donante al la kuko spiralan formon. Ŝmiru la surfacon per ovo kirlita kun iom da varmeta fandita butero. Baku ĝin je 220-240-grada varmo dum ĉirkaŭ 20 minutoj.