Grandan parton de gxi oni dedicxis al la prezentado de la portalo aktuale.info, kiu informos pri Esperanto kaj pri Esperanta agado en diversaj lingvoj. La portalo estas preparata de E@I kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

D-ro Mark Fettes parolis en la seminario pri la evoluigo de la informado pri Esperanto. En la Reta Kinejo de UEA eblas vidi 45-minutan filmon, kiu konsistas el la kontribuo de Fettes kaj el la posta diskuto.

Gxi estas trovebla cxe: http://www.ipernity.com/doc/97850/7843129


laux gk de UEA

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

 

La planfazo de "Esperanto aktuale"

E@I planas konstrui informportalon surbaze de teknikaj solvoj de la litova retpaĝaro Esperanto-mozaika.

Sed ĝi estos multlingva, tre fleksebla kaj facile uzebla por ĉiuj. Finfine la ekstera publiko povus ekhavi bonan lokon por informiĝi pri agado de esperantistoj en diversaj lingvoj. La celo de la projekto estas ne anstataŭigi nunajn informpaĝojn, sed kunligi fortojn de ĉiuj informemaj personoj kaj per komunaj fortoj konstrui ion vere bonan. Prizorgantoj de la nunaj informpaĝoj, diversaj Esperanto-organizoj, ekhavos eblon reklami siajn servojn kaj sian agadon en multaj lingvoj al ekstera publiko.

Nuntempe okazas la planfazo de la projekto, kiun financas Esperantic Studies Foundation . Dum ĝi estas serĉataj kunlaborontoj, kolektataj ideoj, okazas plankunsidoj ks.

Novaĵoj

2010.04.17 - prezentado de la paĝaro dum la MT en la CO, organizo de informa seminarieto en Roterdamo.
2010.01.25 - farita alvoko al ĉiuj tradukemuloj, kiuj povas kontribui al tradukado de la paĝaro.
2009.11.25 - funkciigo de la testa versio de la paĝaro ĉe la adreso http://testo.aktuale.info.
2009.06.15 - funkciigo de la nova traduksistemo, testado kaj prilaboro. La nova traduksistemo atingeblas per la adreso: http://tradukejo.ikso.net.
2009.05.03 - komenco de laboroj pri la komuna traduk-sistemo por la projektoj de E@I, kiu estos uzata interalie por aktuale.info.
2009.04.23 - kreado de komuna datumbazo de uzantoj, kiu estos uzata por lernu kaj aktuale, por ke uzantoj povu uzi la samajn datumojn por la projektoj.
2009.04.12 - komenco de laboroj pri prilaboro de lernu!, por ke kaj lernu kaj aktuale povu kunfunkcii.
2009.01.12 - komenco de aktivaj laboroj pri verkado de la enhavo kaj pri la provlegado.
2008.10.08 - surbaze de lasta aspekt-skizo estis kreita html-paĝo. Vidu ĉi tie.
2008.09.28 - surbaze de komentoj pri antaŭaj skizoj estis kreita nova skizo de la ĉefpaĝo. Vidu ĉi tie.
2008.08.29 - kreiĝis kelkaj skizoj de aspekto por la paĝaro. Vidu ĉi tie.
2008.08.14 - en Slovakio dum la aranĝo SES okazis prezento de la projekto al la publiko.
2008.06.23 - en Roterdamo dum UK okazis fizika kunsido de la kerna teamo.
2008.06.20 - estis decidite, ke la oficiala nomo de la projekto estu "aktuale.info".
2008.06.18 - estis elektita logotipo por la projekto, ĝi videblas sur tiu ĉi paĝo.
2008.06.15 - por la projekto estis aĉetita ankoraŭ unu domajno - aktuale.net, do nun entute ekzistas aktuale.net, aktuale.info kaj aktuale.com; laŭ la plano la ĉefa estos aktuale.info, la ceteraj nur plusendos al ĝi.
2008.06.14 - de ESF estis aprobita buĝeto por laborkunsidoj pri la projekto kaj projekt-prezentoj dum UK en Roterdamo.
2008.06.01 - anoncita konkurso de logotipoj, diversajn variantojn eblas trovi ĉi tie.
2008.05.26 - estis kreita Powerpoint-prezento pri la projekto por la Ĵurnalista Kongreso en Litovio, dum kiu la projekto kelkfoje estos prezentita.
2008.05.22 - estis kreitaj viki-paĝoj por la projekto.
2008.04.19 - aprobo de la monpeto por la realiga fazo de ESF.
2008.03.24 - finverkita kaj sendita monpeto pri la realiga fazo al ESF.
2008.02.09-10 - en Poznano (Pollando) okazis unua laborkunsido de la kernaj kunlaborantoj pri la projekto, dum kiu elektiĝis la kerna teamo por la realiga fazo de la projekto kaj pripensitaj diversaj flankoj de la estonta paĝaro.
2007.12.31 - kreiĝis grupo-listo ĉe Google.
2007.11.01 - komenciĝis planfazo de la projekto.

Utilaj ligiloj kaj dokumentoj

Se vi volas sekvi evoluon de la projekto kaj/aŭ planas iel kunlabori, vi povas aliĝi al nia listo ĉe Google, en kiu ni pridiskutas la projekton kaj de tempo al tempo sendas novaĵojn pri ĝi.